La serblingva teatro en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La serblingva teatro en Hungario komenciĝis en la 18-a jarcento. Tiam serboj vivis kiel minoritato en Hungara reĝlando en suda parto de la lando kaj laŭ la Danubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ restinta dokumento la unua amatora spektaklo okazis en Veliki Bečkerek en 1787 fare de Mark Jelisejić. En 1802 en Osijek serbaj oficiroj aranĝis teatron por siaj amuziĝoj. Tamen la unuan veran teatron kreis Joakim Vujić (1772–1847), kiu estis instruisto en Szentendre. Li tradukis teatraĵon de August von Kotzebue kaj prezentis ĝin en 1813 kun sukceso en Pest (urbo), en konstruaĵo Rondella jam longe malkonstruita. Post 2 jaroj li ripetis ĝin en Baja, Szeged kaj en aliaj sudaj urboj. Intertempe Vujić tradukis 23 teatraĵojn, kiujn li prezentis jam en la 1820-aj jaroj en pluraj sudaj urboj. La sekva teatrestro estis Nikola Djurković, kiu en 1844 en Panĉevo establis teatran trupon. Li ripetis ĝin en 1850, la trupo prezentis spektaklojn en pluraj sudaj urboj. En 1860 en Kikinda Jovan Knezević fondis trupon, en la sekva jaro li fondis la unuan serban Nacian Teatron en Novi Sad. La teatro estis stabila vintra loko de la trupo. En 1867 la trupo faris turneon en Beogrado, kie Jovan Djordjević fondis en la ĉefurbo la unuan profesian konstantan teatron. Depost la 1-a mondmilito la serblingva teatro ĉesis en rest-Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.