La teta y la luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La teta y la luna
filmo
Originala titolo La teta i la lluna
Originala lingvo kataluna lingvo • hispana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro romantika komedio, erotika filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, amafera filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Bigas Luna
Filmita en Barcelono
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Mathilda May • Gérard Darmon • Laura Mañá • Javier Bardem • Biel Durán • Miguel Poveda • Abel Folk
IMDb
vdr

La teta y la luna (La mamo kaj la luno) estas hispan-franca filmo de 1994 reĝisorita de Bigas Luna.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tete, naŭjaraĝa infano (Biel Duran), estas trista kaj deprimeca pro du tialoj: kiel infano kiu devas pinti katalunan homturon, li neniam kapablas atingi tiun sukceson (oni devas supreniri de unu flanko, pintigi kaj malsupreniri de la alia flanko), kaj kiel pli aĝa frato li sentas sin superita de sia ĵusa frateto, kiu ricevas mamnutradon de la patrino, dum li devas trinki lakton el botelo. Tete obsedas sin per atingo de mamo por li kaj iniciatas personan kampanjon por trovi perfektan mamparon kie mamsuĉi. La konflikto de Edipo kaj lia obsedo por mamoj preciziĝas kiam alvenas franca dancistino, Estrellita (Mathilda May), kiu posedas taŭgajn mamojn, al kiu Tete donacas rano. Kortuŝita de la amo kiun montras al ŝi la infano, la virino akceptas mamnutri lin, kontentigante tiel lian deziron. Bedaŭrinde por Tete, Estrellita ricevas atenton ankaŭ de multaj viroj, nome ŝia artisma kunulo kaj edzo, Maurice (Gérard Darmon), kaj ŝia amanto, bela adoleskulo, elektristo kaj kantisto de flamenko, Miguel (Miguel Poveda). Inter tiu aro de konkurencantoj Tete timas. Finfine okazas sonĝa fantazio tre kongrua kun la stilo de Bigas Luna en kiu aperas Tete, kiu sukcesas surgrimpi la homturon, Estrellita kiel lia mamnutristino, kaj Miguel, vestita je anĝelo en kabareda spektaklo kun Estrellita kaj Maurice, kaj ŝia amanto.​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ la itala kinkritikisto Morando Morandini, tiu filmo estis la unua de la kinhistorio (nekelkulitaj la pornografiajn filmojn) kiu montris la vorton "mamo" en la titolo.
  • La rolulo de Maurice estas inspirita en la figuro de la marsejla aktoro Joseph Pujol, alinome Le Pétomane ("La furzulo"). Ambaŭ bazas sian kabaredan spektaklon sur sia kapablo furzi volonte kaj sonore. Tiu obsedo pri furzoj, kune kun obsedo por sekso kaj precize ĉifilme por mamoj kaj mamnutrado, kompletigas la estetikan obsedaron de Bigas Luna.
  • La juna kantanto de flamenko, Miguel (Miguel Poveda), enamiĝinta je Estrellita (Mathilda May), ĉefe ekde tiam pluigis sian kantokarieron kaj en sekvaj jardekoj estis unu el la plej popularaj flamenkokantistoj el Hispanio.
  • Fama aktoro Javier Bardem ludas malgrandan rolon (eksterliste).
  • En la filmo oni kombinas paroladon en la hispana, kun parolado en kataluna kaj en franca.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Biel Duran kiel Tete.
  • David Pérez kiel juna frato de Tete.
  • Mathilda May kiel Estrellita.
  • Gérard Darmon kiel Maurice.
  • Miguel Poveda kiel Miguel.
  • Abel Folk kiel la patro.
  • Laura Mañá kiel la patrino.
  • Genís Sánchez kiel Stallone.
  • Xavier Massé kiel la avo.
  • Victoria Lepori kiel La de les tetes.
  • Xus Estruch kiel la patrino de Stallone.
  • Jane Harvey kiel La Caballé.
  • Vanessa Isbert kiel la fianĉino de Stallone.
  • Jordi Busquets kiel homturestro.
  • Diego Fernández
  • Salvador Anglada kiel homturano.
  • Javier Bardem (en malgranda rolo eksterliste).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La teta y la luna en la hispana Vikipedio.