Miguel Poveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Poveda
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1973 (1973-02-13) (51-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo https://miguelpoveda.com/
vdr
Miguel Poveda dum koncerto en 2012.

Miguel Ángel POVEDA León (Jerez de la Frontera,[1] 13a de februaro 1973) estas hispana kantisto de flamenko plej bone konata per la nomo por spektaklo Miguel Poveda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam naskiĝinta en Jerez de la Frontera (lulilo de flamenko) li edukiĝis en Badalona, Katalunio, kiel filo de neandaluzoj kaj krome de familio tute ne-cigana, kio malhelpis lian disvolviĝon en la etoso de flamenko. Tamen li ekde infanaĝo penis por lerni meminstrue flamenkokantadon, aŭdinte tion per radio. En 1989, estante 15-jaraĝa kantis publike por la unua fojo, nome sur la scenejo de la "Peña Flamenca de Ntr.ª Sr.ª de la Esperanza" en Badalona, kaj ekde tiam li profitis la semajnfinojn por kanti en la plej diversaj flamenkejoj, estant preskaŭ ĉiam la plej juna inter la partoprenantoj.

Dekomence li laboris por tute aliaj laborpostenoj, kaj post la militservo ekkantis sur la flamenka scenejo "tablao El Cordobés" de Ramblas de Barcelono; tie laboris dum unu jaro, kaj li lernis la profesion kantante por la gedancistoj, antaŭ publiko ĉefe de turistoj.[2]

En 1993 li atingis gravan premion en la fama 33a Nacia Festivalo de Minkanto de La Unión (Provinco Murcio) kaj tio famigis lin en la tuta lando. Poveda ludis en tiu epoko en filmo La teta y la luna (La mamo kaj la luno, 1994, reĝisorita de Bigas Luna).

Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj li partoprenis en multnombraj koncertoj, festivaloj, internaciaj projektoj, turneis tra diversaj landoj, kiel Francio, Belgio, Japanio, Italio, Britio, Palestino, Usono, Meksiko ktp. En multaj okazoj li partoprenas en eventoj kun rilato al la mondo de la literaturo kaj arto ĝenerale. Li registris ekzemple en la kataluna, lingvo tute fremda por la mondo de la flamenko. Li ankaŭ kantis fadojn en la portugala.

Laŭlonge de sia kariero li ricevis multegajn premiojn, omaĝojn kaj kunlaboris mun multaj diversaj artistoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Karo Titolo Diskeldonejo
1995 Viento del este Nuevos Medios
1998 Suena flamenco Harmonía Mundi
2001 Zaguán Harmonía Mundi
2004 Poemas del exilio de Rafael Alberti Harmonía Mundi
2005 Desglaç Discmedi-Taller de Músics
2006 Tierra de calma Discmedi
2009 Cante i Orquestra Discmedi - Singulars Peralada
2009 Coplas del querer Universal - Discmedi
2010 Coplas del querer en directo desde el Gran Teatro del Liceu (DVD) Universal - Discmedi
2012 arteSano Universal Music - Discmedi Blau
2012 Real (KD+DVD koncerte en Teatro Real de Madrid la 8an de majo de 2012) Universal Music
2013 Diálogos. De Buenos Aires a Granada kun Rodolfo Mederos (KD de tangoj koncerte en Bonaero en 2006 kaj en Granada en 2010) Universal Music
2015 Sonetos y poemas para la libertad Universal Music
2018 Enlorquecido Carta Blanca Records
2018 El tiempo pasa volando Carta Blanca Records

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2017-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 27an de septembro 2017 en la Wayback Machine. Naskoloko Arkivigite je 2017-11-28 per la retarkivo Wayback Machine - oficial retejo de Miguel Poveda
  2. [2][rompita ligilo] Ligilo jam ne plu funkcianta

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]