Ladinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladinio
geografia regiono
Flago
teritorio [+]

LandoItalio

- koordinatoj46° 34′ 20″ N, 12° 1′ 55″ O (mapo)46.57216666666712.031861111111Koordinatoj: 46° 34′ 20″ N, 12° 1′ 55″ O (mapo)
Areo1 191 km² (119 100 ha) [+]


Ladinio (Tero)
Ladinio (Tero)
La kvin ladinaj valoj kaj iliaj ladinaj nomoj

Ladinio (Italio)
Ladinio (Italio)
DEC

Map
Ladinio
Vikimedia Komunejo:  Ladinia [+]
vdr

Ladinio estas la alpa regiono en norda Italio, kie loĝas la Ladinoj, homoj parolantaj la ladinan lingvon. Partoj de Ladinio troviĝas en la provincoj Sudtirolo, Trento kaj Belluno.

La areo prenas la nomon de siaj loĝantoj, la ladinoj, montara popolo kiu parolas plejparte la ladinan lingvon. Ĉilasta apartenas al la romanĉa grupo de la latinidaj lingvoj.

La tuta Ladinio ne ĝuas oficialan agnoskon kiel administra komunumo, sed la ladinoj estas oficiale agnoskitaj kiel etna minoritato. En la ladinaj komunumoj de la regiono Trentino-Sudtirolo la ladina estas oficiala lingvo uzata kaj en administracioj kaj en lernejoj. Tio ne okazas en la komunumoj de la provinco de Beluno.

Ladina vilaĝo de La Val

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Ladinio okupas proksimume ĉirkaŭ 1.200 km2, en la zono de la Dolomitoj, kie ĉiam estis la kvin ladinaj valoj: Val di Fassa ("Fascia") en la Trentino, Val Gardena ("Gherdëina") kaj Val Badia ("Gran Ega") en la provinco de Bolzano (Sudtirolo), kaj Livinnalongo ("Fodom") kaj Ampezzo ("Anpezo") en la provinco de Beluno.

Administre, Ladinio estas dividita inter du italiaj regionoj, tri provincoj kaj 18 municipoj, ĉiuj malgrandaj.

Itala nomo Provinco Valo Vilaĝo Alteco Surfaco
Badia Badia BZ Gran Ega 3017 1330 82
Cianacei Canazei TN Fascia 1819 1468 42
Ciampedel Campitello di Fassa TN Fascia 732 1448 31
Col Colle Santa Lucia BL Fodom 418 1207 26
Cortina de Anpezo Cortina d'Ampezzo BL Anpezo 6100 1211 255
Corvara Corvara in Badia BZ Gran Ega 1266 1568 24
Fodom Livinallongo del Col di Lana BL Fodom 1417 1475 23
La Val La Valle BZ Gran Ega 1251 1353 73
Mareo Marebbe BZ Gran Ega 2684 1193 25
Mazin Mazzin di Fassa TN Fascia 440 1372 19
Moena Moena TN Fascia 2597 1184 67
Poza Pozza di Fassa TN Fascia 1785 1325 39
S. Crestina-Gherdëina Santa Cristina Valgardena BZ Gherdëina 1741 1428 99
San Martin de Tor San Martino in Badia BZ Gran Ega 1690 1125 161
Sëlva Selva di Val Gardena BZ Gherdëina 2524 1563 15
Sorega Soraga TN Fascia 677 1453 53
Urtijëi Ortisei BZ Gherdëina 4499 1236 30
Vich Vigo di Fassa TN Fascia 1054 1382 76

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]