Lafkupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
la nova lafokupolo de la kratero de la monto Saint Helens. foto de la 22a de februaro 2005
la sama kupolo de la 25a de majo 25. majo 2005.
erupcio de la lafkupolo de la monto Chaitén en Ĉilio, 2009
erupcio de la lafkupolo, Kizimen, Kamĉatko, 2010

La lafkupolovulkankupolo, estas kupolforma aŭ kolonforma altaĵo, kiu estiĝis per erupcio de tre viskoza lafo kun alta procentaĵo de sulicia dioksido el vulkano. Pro la rapida malvarmiĝo kaj la tre malalta fludistanco estiĝas tuj super la erupcia fendo ŝtopaĵo, kiu fermas la erupcikanalon.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Kafkupoloj enhavas grandan danĝerpotencialon. Pro la kontinua elpremado de la lafo la kupolo fariĝas malstabila. Ĝi povas kolapsi aŭ grandaj rokpesoj povas derompiĝi de la akraj flankoj aŭ eki gravitece akcelitaj piroklastaj torentoj, kiuj falis kun rapideco de 100 ĝis 400 km/h kaj temperaturoj de 200 °C ĝis 700 °C valen. Sur sia vojo en la valon ĝi detruas ĉion. Havante kontakton kun la terakvo aŭ enhavante grandan procentaĵon da gaso lafkupoloj povas eksplodi. Pro la ekesto de kupolo en la kratero (ekzemple kiel en monto Saint. Helens aŭ ĉe multaj vulkanoj en Indonezio) kreskas la danĝeron de estontaj vulkanaj katastrofoj.

Ekesto kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Tipaj rokaĵo por vulkankupoloj estas andesito kaj dazito. Ofte vulkanoj, kiuj kreas lafkupoloj situas en regionoj, kie tektonika plato supiĝas sub alia. Per tiu proceso ekzemple sedimentaj rokaĵoj fandiĝas kaj gasriĉa magmo supreniras en la terkrusto. Magmaj kameroj povas resti longan tempon en la supra zono sen kreo de aktiva vulkano. Se nun nova, bazalthava magmo supreniras en tiu magmokamero, iĝas t.n. „Magmo-Mikso-Efekto“, kiu varmigas la malpli varman fandaĵon kaj kune kun kemiaj kristaligaj procesoj la magmo iĝas aktiva.. El tio rezultas grandegan premon, kiu puŝas la relative malvarman magmon (ĉ. 800–980  °C) al la surfaco.

Lafokupoloj bezonas kelkajn tagojn aŭ jardekojn por estiĝi. Ankaŭ ilia kreskorapideco varias. Longe ekzistantaj kupoloj povas ricevi altecon de multaj cent metrojn.

Apero[redakti | redakti fonton]

Famaj lafokupoloj troviĝas ekzemple sur la insulo Gunung Merapi en Javo, sur la Soufrière Hills en Moncerato kaj sur la Monto Saint Helens en Usono. Monto Saint Helens havas du kupolojn. La unua ekestis post la 1980 a erupcio, la nova, kies alteco intertempe superas tiun de la malnova, formiĝis ekde oktobro 2004 kaj kreskis ĝis la komrnco de 2008.[1] Im November 2007 entstand ein Lavadom im Krater des Kelud in Indonesien.

Lafkupoloj ankaŭ povas aperi apud ekzistantaj vulkanoj. La plej konata ekzemplo estas la Novarupta.kupolo, kiu formiĝis proksime de la Mount Katmai en Alasko.

Interesaj vulkanaj regionoj kun multaj lafkupoloj estas en Eŭropo la montĉeno Chaîne des Puys kun la Puy de Dôme, la duoninsulo Methana kaj la insuloj Milos, Nisyros kaj Lipari.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schmincke H.U. (2000) Vulkanismus. 2. Auflage, Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt. ISBN 3-534-14102-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. USGS: Mount St. Helens returns to Slumber, 10. Juli 2008 (abgerufen am 31. Januar 2010)