Averno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Averno)
Averno
kratera lago
Situo Kampanio, Italio
Speco de la lago kratera lago
Datenoj
Koordinatoj 40° 50′ 20″ N, 14° 4′ 34″ O (mapo)40.83888888888914.076111111111Koordinatoj: 40° 50′ 20″ N, 14° 4′ 34″ O (mapo)
Averno (Kampanio)
Averno (Kampanio)
DEC
Averno
Averno
Map
Averno
Surfaca areo 55 haf5
Maksimuma profundo 35 mf10
vdr

La Lago AvernoLago de Averno (itale Lago d'Averno) estas kratera lago en la komunumo de Pozzuoli apud Napolo.

Nomdeveno kaj mitologio[redakti | redakti fonton]

La lago Averno en pentraĵo de 1765

La nomo Avernus devenas el la greka ἄορνος ('sen birdoj'). Oni rakontas ke la kaŭzo estis gasoj eliĝantaj el la akvo.

La lago Averno kuŝas en malaktiva vulkana kratero, ekaperinta antaŭ 4000 jaroj. Laŭ la greka religio kaj poste la romia ĝi estis eniro al Submondo, reĝlando de la dio Plutono. Pro tiu kialo la romia infero (la Hadeso greka) nomiĝas ankaŭ Averno. La poeto Vergilio en la sesa libro de Eneado lokas apud tiu lago la mistika eniro de la Infero, kien la heroo Eneo devas iri (scrupea, tuta lacu nigro nemorumque tenebris VI, 238).

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Apud la lago estas la Templo de Apolono, la Antro de la Kumana Sibilo kaj la Groto de Coccejus, tunelo fosita de la Romiaj por militaj celoj inter la lago kaj Kumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]