Lago Poopoo

La lago Poopoo aŭ lago Poopo (en hispana: Lago Poopó) estas granda salakva lago situanta en neprofunda depresio de la montoj de Altebenaĵo Altiplano en Bolivio je altitudo de proksimume 3,700 metroj. Ĉar la lago estas longa kaj larĝa (90 km por 32 km) ĝi formas la orientan duonon de la Departemento Oruro, nome minregiono de sudokcidenta Bolivio. La konstanta parto de la lago kovras proksimume 1,000 km². La lago ricevas plej el sia akvo el la rivero Desaguadero kiu fluas el la Lago Titikako ĉe la norda pinto de Altiplano. Ĉar la lago ne havas alian ĉefan akvokvanton ĝi havas ĉefan profundon de ne pli ol 3 m, kaj ties surfaca areo ege varias.[1]
La lago estis deklarita loko por konservado laŭ la Ramsar-Interkonsento.[2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Lake Poopo. Encyclopædia Britannica. Alirita 2007-07-18.
- ↑ Contracting Parties to the Ramsar Convention on Wetlands. Ramsar.org. Arkivita el la originalo je 2007-07-11. Alirita 2007-07-18.
18° 33′ S 67° 05′ U / 18.550 °S, 67.083 °U (mapo)Koordinatoj: 18° 33′ S 67° 05′ U / 18.550 °S, 67.083 °U (mapo)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Drever, James I: The Geochemistry of Natural Waters, 3rd edition, Prentice Hall, 1997.
- Montes de Oca; Geografia y Recursos Naturales de Bolivia, 3rd Edition, EDOBOL, La Paz, 1997.
- Rocha, O.O. (editor): “Diagóstico de los recursos naturales y culturales de los lagos Poopó y Uru Uru, Oruro – Bolivia”. Convención RAMSAR, WCS/Bolivia, La Paz, 2002.
- Troëng, B., Riera-Kilibarda C. Mapas temáticos de recursos minerales de Bolivia, Boletin del Servicio geológico de Bolivia N 7, La Paz, 1996.