Lagoj de Unianga
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Lagoj de Unianga estas serio de lagoj en regiono Borku-Ennedi-Tibesti en la nordoriento de Ĉada baseno. Tiuj lagoj estiĝis pro la nord-sudaj landetendiĝoj (kreita per pasata vento), kiuj dividis malnovan lagon, ekzistintan de ĉ. 10.000 ĝis 1.500 a.K.. Nuntempe ekzistas 15 lagoj en la baseno kun tuta surfaco de ĉ. 20 km², kiu estas la plej granda en la Saharo. Ili estas dividitaj je du kolektejoj, ĉ 40 km unu de la alia. Krom la Teli- kaj Yoa-lagoj, ĉiu lago estas dolĉakva.
La Unianga Kebir (arabe kebir = granda) en okcidento (19°05 'N/20°31 'Eo)
- Yoa-lago, jara vaporado 6 m, sala lago
- Uma-lago
- Mioji-lago
- Forodom-lago
- Katam-lago
La Unianga Serir (arabe serir = malgranda) en oriento (18°55'N/21 °51'Eo)
- Melekui-lago
- Dirke-lago
- Ardiu-lago
- Teli-lago (la plej granda kaj sala el inter la lagoj)
- Abrome-lago
- Hogu-lago
- Diara-lago
- Tarem-lago
- Tibiĉei-lago
- Boku-lago
La lagoj pleniĝas - post vaporado - el grundakvo, tiel