Nubia sabloŝtona akvejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lagoj Ounianga vidataj de la kosmo de la Internacia Kosmostacio
satelita bildo de la oazoj Kufra kun la artefaritaj irigaciitaj kampoj, 2002

La Nubia sabloŝtona akvejoNubia grejsa akvejo estas ampleksa subtera sedimenta rokkorpo de la orienta Saharo enhavanta grandan akvorezervujon kun fosilia grundakvo.

Kun volumeno de proksimume 373.000 km³[1] (tio respondas al ĉ. 10 % de la volumo de la Mediteraneo; taksoj de stokado-volumo varias konsiderinde) ĝi estas unu el la plej gravaj grundakvejoj en la mondo.

Kun vertikala amplekso de 140 ĝis 230 metroj kaj profundo de 800 ĝis 4500 metroj, ĝi kovras areon de proksimume 150 000 kvadrataj kilometroj super partoj de la ŝtatoj Ĉado, Egiptio, Libio kaj Sudano.[2] La aĝo de la subtera akvo en la sabloŝtono estas kelkcent ĝis pli ol 1 miliono da jaroj.

En kelkaj lokoj, la akvoj atingas la surfacon kaj formas la lagojn Unianga kaj la malgrandajn lagojn de la besta rezervejo Fada Arĥej en la nordorienta Ĉada baseno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]