Lagoregiono Mazurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velado sur lago Mikołajki.

Lagoregiono Mazurio (pole: Pojezierze Mazurskie, germane: Masurische Seenlandschaft) estas laga distrikto en la nuna nordorienta Pollando, enhavanta pli ol 2 000 lagojn.

Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ 290 kilometrojn oriente de la norda parto de la rivero Vistulo ĝis la nuna limo inter Pollando kaj Litovio kaj okupas areon de ĉirkaŭ 52 000 km². Administre, la lagoregiono troviĝas en Varmia-Mazuria Provinco (ekde la 13-a jarcento ĝis 1945 parto de Orienta Prusio), kaj malgrandaj partoj de ĝi estas partoj de Mazovia Provinco kaj Podlaĥia Provinco.

En la lagoregiono troviĝas la plej granda lago de Pollando - Śniardwy.