Laguna de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laguna de Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26135
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 33′ U (mapo)42.175-2.5425Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 33′ U (mapo) [+]
Alto 1 049 m [+]
Areo 41,6 km² (4 160 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laguna de Cameros (Provinco Rioĥo)
Laguna de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Laguna de Cameros
Laguna de Cameros
Situo de Laguna de Cameros
Laguna de Cameros (Hispanio)
Laguna de Cameros (Hispanio)
DEC
Laguna de Cameros
Laguna de Cameros
Situo de Laguna de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laguna de Cameros [+]
vdr

Laguna de Cameros [laGUna dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Laguna estas etimologie komprenebla kiel Lageto.

La municipa teritorio de Laguna de Cameros, en la sudo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sur la valo de la rivero Leza kaj ĉe la regiona ŝoseo LR-250; laŭ tiu estas sude laŭ tre montara malfacila sektoro la domaro San Andrés kaj Lumbreras de Cameros kaj norde Cabezón de Cameros kaj aliaj lokoj de la komarko. Proksime estas areoj de iknitoj, inter kiuj spuroj de dinosaŭroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Moderna Epoko, Laguna prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 563 loĝantoj ĝis nunaj 110.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, tri ermitejoj, ruinoj de alia ermitejo, iknitoj, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]