Laguno de Szczecin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Laguno de Szczecin - foto de satelito Landsat
Laguno de Szczecin (Zalew Szczeciński)

La Laguno de Szczecin (pole Zalew Szczeciński, germane Stettiner HaffOderhaff) estas la plej granda de la baltamaraj lagunoj kaj la plej okcidenta de la tri grandaj.

Ĝi situas norde de la pola havenurbo Szczecin antaŭ la enfluejoj de la riveroj Odro kaj Peene. De la ĉefparto de Balta maro disigas ĝin la insuloj Usedom (pole Uznam), Wolin kaj Karsibor.

La Laguno de Szczecin kovras areon de 687 km², kies plejparto situas sur pola teritorio. La resto apartenas al Germanio. Kun ĉiuj flankaj akvujoj ĝi eĉ mezuras 903 km², etendiĝas 52 kilometrojn okcidente-oriente kaj 22 kilometrojn norde-sude. La meznombra profundeco de la laguno estas kvar metroj.

La markol(et)oj Peenestrom (okcidente de Usedom), Swina (inter Usedom kaj Wolin) kaj Dziwna (orient de Wolin) formas naturan ligojn kun la Balta maro.

Por plifaciligi la ŝipadon en la deknaŭa jarcento oni konstruis la kanalon "Kaiserfahrt", kiu apartigis la insulon Karsibor disde Usedom. Tiu kanalo, kiu pole nomiĝas Kanal Piastówski kune kun Swina estas grava ŝipvojo.