Lajavoĵa minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lajavoĵa minejo
ruse Лаявожское месторождение
Situo: Nenecio (Arĥangelska provinco, Rusio)
Geografia situo 67° 38′ 30″ N, 55° 7′ 42″ O (mapo)67.64166666666755.128333333333Koordinatoj: 67° 38′ 30″ N, 55° 7′ 42″ O (mapo)
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Timano-Peĉora naftogasa provinco
Malkovro: 1971
Statuso: esplorata
Kapacito: 137,9 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Information icon.svg
vdr

Lajavoĵa minejo estas la naftogasokondensata minejo, kiu situas en Nenecio (Arĥangelska provinco, Rusio), 80 km oriente de urbo Narjan-Maro kaj estas parto de la Timano-Peĉora naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1971 kaj plu esplorata.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la antiklinala falto de la Laja muro en la centra parto de la Denisova depresio. La levaĵo havas jenan grandecon: 54 x 18 km, amplitudo 250 metroj. La levaĵo registreblas en ĉiuj horizontoj de la sedimenta kapoto ĝis (kaj inkluzive de) la meza devonio. En la malsupra devonio kaj pli profundaj horizontoj al ĝi respondecas depresio, dividanta grandajn elstaraĵojn de la fundamento.

En la minejo naturan gason enhavas kuŝantaj ĉe la fundamento grejsoj de la malsupra triaso, karbonataj rokaĵoj de la sakmara ŝtupo de la malsupra permio kaj de la supra karbonio — malsupra permio je la profundeco 1465-2425 metroj. La ĉefa gaskapacito estas ligita al tavolo de la 1a sakmara ŝtupo je la profundeco 2225-2405 metroj. La kolektujo estas karbonata, poreco-fenda. La efika dikeco 5,25 metroj, komenca tavolpremo 24,5 MPa, tavola temperaturo 58 °C. La kuŝejo estas tavola, volba, litologie limigita.

La naftogasokondensata kuŝejo en rokaĵoj de la malsupra permio — supra karbonio situas je la profundeco 2345-2425 metroj. Kiel rezervujoj servas kalkoŝtonoj kun poreco ĝis 15-22%, penetrebleco 0,006 mkm². Gasonafta kontakto estas registrita je absoluta marko -2305 metroj. Komenca tavolpremo proksimume 24,8 MPa, tavola temperaturo ĉirkaŭ 60 °C. Prova elminigado egalis al 650 mil m³ tage diametro de niplo 20,3 mm).

Konsisto de la gaso en sedimentaĵo de la malsupra — supra karbonio: metano 80,2%, etano 2,8%, propano 1,2%, butanoj 0,8%, pentanoj kaj supraj hidrokarbonoj 2,0%, azoto 13,0%. Enhavo de kondensato 74,5 gramoj/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 137,9 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • СТАРОСЕЛЬСКИЙ, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Лаявожское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 222. ISBN 5-85270-327-3.