Lajos Bakay (aktoro)
Etoso
Lajos Bakay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bakay Lajos |
Naskiĝo | la 17-an de marto 1920 en Kéthely (Hungario) |
Morto | 1999 en ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Dajka (1949–1956) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Bakay [lajoŝ bakai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakay Lajos estis hungara aktoro.
Lajos Bakay [1] naskiĝis la 17-an de marto 1920 (aliaj fontoj mencias aliajn datenojn) en Kéthely, li mortis ie en 1999.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Bakay akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1941. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Madách. Inter 1942 kaj 1945 li havis rolojn en tiam hungaraj urboj Nagyvárad kaj Kassa. Post la 2-a mondmilito li estis jaron en Teatro Kisfaludy, ekde 1948 ĝis sia morto denove en Teatro Madách. Inter 1949-1956 li vivis kune kun Margit Dajka.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Adrian
- Romeo kaj Julieta - Gergely
- Hamleto - Lucianus
- Otelo - oficiro
- Rikardo la 3-a - dua burĝo
- Kiel plaĉas al vi - Amiens; la unua sinjoro en la kortego
- La komedio de eraroj - la unua komercisto
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - vendisto
- Ferenc Molnár: A hattyú - grafo Lützen
- Rostand: Cyrano de Bergerac
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Zsigmond Móricz: Rokonok - Sámson
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Semmelweis (1939) – studento
- Magdolna (1942)
- Micsoda éjszaka! (1958)
- A pénzcsináló (1964)
- Segesvár (1974)
- Requiem (1982)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Az élő Antigoné (1968)
- Kántor (serio, 1975)
- Freytág testvérek (1989)