Lajos Boronkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Boronkay [lajoŝ boronkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boronkay Lajos estis hungara politikisto, juristo, parlamentano.

Lajos Boronkay [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1810 en Hungara reĝlando en Füss (nuntempa Trávnica en Slovakio), li mortis la 20-an de novembro 1863 en Tésa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Boronkay frekventis mezlernejojn en Selmecbánya kaj Léva, poste li akiris juran diplomon. En 1834 li estis titulara subnotario, en la sekva jaro li eklaboris en distrikto de Selmecbánya. Post jaroj li akiris pli gravajn postenojn en la distrikta administrado. Li apogis reformajn politikistojn, en 1846 liaj gastoj estis Sándor Petőfi kaj Mór Jókai. Dum la Hungara revolucio de 1848 li apartenis al la rekta stabo de Lajos Kossuth. Post falo de la liberecbatalo li estis kondamnita je malliberejo, poste nur ĉehejma kaptiteco en Tésa. En 1861 li estis elektita parlamenta deputito (tiutempe nur en tiu jaro okazis kunsido). Lia tombo kuŝas en katolika preĝejo de Tésa.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.