Lajos Heiner (venerologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Heiner (venerologo)
Persona informo
vdr

Lajos Heiner [lajoŝ hejner], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Heiner Lajos estis hungara haŭtkuracisto, venerologo.

Lajos Heiner[1] naskiĝis la  30-an de julio 1889(nun 1889-07-30) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 9-a) en Felsőszakony, li mortis la 23-an de marto 1943 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Heiner akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1914. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato, sed li estis armea hospitalestro dum la 1-a mondmilito. Inter 1919–1921 li kuracadis nur private en Cluj (tiam jam en Rumanio). Intertempe la universitato translokiĝis al Szeged kaj Heiner denove instruis en la universitato en pli alta instrua rango. Li ankaŭ kuracadis kaj private kaj en kuracejo. Lia edzino naskis solan filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Novatropin jó hatása hátsó gonorrhoea kezelésénél. (1922)
  • A gonorrhoea kórtana és gyógyítása. Orvostanhallgatók és szigorló orvosok részére. (monografio, 1925)
  • A syphilis gyógyítása bismuttal (monografio, 1928)
  • A Wassermann-reaktio jelentősége a syphilis kórtanában és gyógyításában (1932).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.