Lajos Helyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Helyes
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1956 (1956-09-28) (67-jaraĝa)
en Sárvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Lajos Helyes [lajoŝ hejeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Helyes Lajos estas hungara agronomo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Lajos Helyes[1] naskiĝis la  28-an de septembro 1956(nun 1956-09-28) en Sárvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Helyes akiris diplomon (MSc) en Hortikultura Universitato en Budapeŝto en 1981. Li estis asistanto en Agrarscienca Universitato de Gödöllő inter 1983-1991, poste li estis altigita, fine li estis profesoro ekde 2008. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1996 antaŭ la Scienca Akademio, (DSc) en 2008, lia habilitiĝo okazis en 2004. Li estis ankaŭ vicinstitutestro en Gödöllő ekde 2007, institutestro en Budapeŝto ekde 2012, krome li estis vicrektoro inter 2016 - 2020. Lia ĉefa intereso estas la legomoj kaj ties irigacio. Li ricevis stipendion en 2001, premiojn inter 2014-2021.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lycopene content and colour of ripening tomatoes as affected by environmental conditions. (kunaŭtoro, 2006)
  • The Effect of natural light on changes in antioxidant content and color parameters of vine-ripened omato (Solanum lycopersicum L.) fruits. (kunaŭtoro, 2011)
  • Improvement of antioxidant content and color stability in spice paprika powder by rosemary extract supplementation (kunaŭtoro, 2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.