Lajos Landerer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

LANDERER Lajos (n. 1-an de majo 1800 – m. 1-an de februaro 1854, Peŝto) estis la plej konata membro de longhistoria presista familio Landerer el Bavario. Li estis posedanto kaj sukcesa gvidanto de presejoj de Bratislavo kaj Peŝto ekde 1824.

Al lia nomo estas ligita la presado de la hungara Nacia kanto (Nemzeti dal) kaj la Dekdu punktoj dum la revolucio de 1848.

Li enkondukis en Hungario la koloran presadon (1833) per la novimportitaj presmaŝinoj. Li kuraĝe partoprenis en la peŝta inundo de 1838 kaj pro tio oni distingis lin honora burĝo de Peŝto.

En 1840 li kooperis kun Gusztáv Heckenast kaj tiel fondiĝsi la presejo Landerer és Heckenast Nyomda, kiu estis plej granda kaj rapidlabora presejo de Peŝto. Tie estis presita la gazeto Pesti Hírlap ekde 1841 ĝis 1849, ĝis malpermeso.

Oni akuzis - sen pruvaĵoj - lin je spionado, kunlaboro por la aŭstra kortego. Tion oni suspektis pro permeso de Pesti Hírlap kaj forigo de Lajos Kossuth en 1844 de la gazeto.

Fakte Kossuth pli poste kunlaboris kun Landerer kaj kiel financa ministro komisiis lin pri presado de Kossuth-monbiletoj. Landerer plenumis la taskon kaj dum la liberecbatalo ĉiam translokiĝis tien kien la registaro (Debrecen, Szeged, Arad, Lugos).

Post malvenko de la hungara liberecbatalo li kaŝfuĝis kelkajn jarojn, la presejon kaj entreprenon gvidis Gusztáv Heckenast. La presejo funkciis kon la origina nomo Landerer és Heckenast ĝis 1863, kiam ŝanĝis al entrepreno de Gusztáv Heckenast. En 1873 elkreskis el tiu entrepreno la Franklin Társulat.

En sia testamento li heredigis parton de sia mono al siaj laboristoj.