Lajos Litschauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Litschauer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1858 (1858-04-13)
en Săcărâmb
Morto 31-an de majo 1937 (1937-05-31) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mininĝeniero • edukisto • verkisto de nefikcio
vdr

Lajos Litschauer [lajoŝ liĉaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Litschauer Lajos estis hungara inĝeniero, profesoro, juristo.

Lajos Litschauer [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1858 en Hungara reĝlando en Nagyág (nuntempa Săcărâmb en Rumanio). Li mortis la 31-an de majo 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Litschauer akiris inĝenieran diplomon en Akademio de Selmec, juran diplomon en Nagyvárad en 1882. Jam ekde 1880 li laboris en diversaj ŝtataj minejaj laborejoj. En 1887 li instruis en la menciita akademio, en 1894 li iĝis ankaŭ ĉefinĝeniero, en 1910 konsilisto pri minejoj. Inter 1911 kaj 1918 li laboris en ministerio pri financoj. Li longe redaktis gazeton pri minejoj kaj metalurgio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar bányajog kérdésekben és feleletekben (1881)
  • A magyar viszonyokat teljesen felölelő magyar bányamíveléstan (1890 – 94)
  • Ásványtan (1898)
  • Kőzettan és őslénytan (1899)
  • Középítéstan (1909)

Fontoj[redakti | redakti fonton]