Lajos Mesterházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lajos MESTERHÁZI [lajoŝ meŝterhAzi], hungare Mesterházi Lajos estis hungara verkisto kaj dramisto.

Lajos Mesterházi naskiĝis, kiel Hoffstaedter Lajos la 3-an de marto 1916 en Kispest, li mortis la 4-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Mesterházi frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto, poste antaŭ la 2-a mondmilito li lernis ankaŭ en Parizo. Hejmenveninta li eklaboris en banko. Post la mondomilito li estis funkciulo de komunista partio, poste li laboris en Hungara Radio, poste redaktis diversajn revuojn. Li ricevis premion Kossuth en 1962 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Karacs Lajos sztahanovista betonszerelő élete és munkamódszere (Vivo kaj labormetodo de staĥanovisto betonisto Ludoviko Karaĉ), debuta verko, 1950
  • Fényes szellők (Brilaj ventetoj), romano, 1956
  • Pesti emberek (Peŝtaj homoj), ĉefverko, teatraĵo pri sortoj de homoj en la 20-a jarcento, 1958
  • Pár lépés a határ (La limo estas nur je kelke da paŝoj), romano, 1958
  • Másnap (Sekva tago), dramo, 1959
  • A négylábú kutya (La kvarpieda hundo), romano, 1961
  • Férfikor (Viro-aĝo), romano, 1967
  • Apaszív (Patrokoro), romano, 1971
  • A Prométheusz — rejtély (La enigmo de Prometeo), romano, 1973.
  • A hazafiság logikája (Logiko de la patrioteco), eseoj, 1983
  • Visszaemlékezések (Rememoroj), 1984

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio