Lajos Smidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Smidt [lajoŝ ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Smidt Lajos estis hungara kuracisto, kirurgo, hospitalestro, muzeestro. Lia pseŭdonimo estis laŭ hungara vicordo Érsekújvári Lajos.

Lajos Smidt [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1903 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 30-an de junio 1975 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Smidt frekventis mezlernejojn laŭvice en Aranyosmarót kaj Budapeŝto. En 1926 li perpiede iris de Budapeŝto al Romo dum 43 tagoj. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1930, sed samtempe li lernis operokantadon en Muzikakademio Franz Liszt. Post siaj studoj li laboris en hospitalo de Szombathely. En la jaroj 1942 kaj 1943 li laboris en armea hospitalo, en 1944 li atingis la rangon ĉefkuracisto. En la jaro 1946 li kuracadis en malsanulejo de Celldömölk, poste en malsanulejo de Szombathely. En 1950 pro la tiama politika etoso li povis esti nur simpla hospitala kuracisto, inter 1956 kaj 1966 kuracisto de laboristoj en ŝuuzino. En 1968 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn en 1959 kaj 1971, sed ne por la medicina agado, sed pro la muzea agado.

Li kantadis en koruso, krome li verkis poemojn, sed lia pli grava okupiĝo estis kolektado de arkaikaĵoj jam ekde la junaj jaroj. Post la emeritiĝo li donacis sian kolekton (40 mil pecoj) al municipo de Szombathely. En 1971 malfermis Muzeo Smidt, kies unua muzeestro li estis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A mezőlaki szkíta lelet (1934) - arkeologia priskribo
  • Őszi bánat (1941) - poemaro
  • Vezető a szombathelyi Smidt Múzeum állandó kiállításához (1977) - muzea katalogo

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.