Lajos Szűcs (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Szűcs
Lajos Szűcs en 2016
Lajos Szűcs en 2016
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1964 (1964-09-15) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Szűcs [lajoŝ sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs Lajos estas hungara parlamenta deputito.

Lajos Szűcs[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szűcs maturiĝis en telefonia mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1982, poste li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 1992 laŭ koresponda lernado. Li akiris plian diplomon en Altlernejo pri Publikaj Servoj en 1998, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2008. Pli frue en 1990 li ricevis postenon en urba municipo de Ócsa. En 1993 li fondis grupon de Fidesz en la sama urbo. Ekde 1998 li estas parlamentano. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]