Lajos Szeniczei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Szeniczei
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1898 (1898-01-27)
en Budapeŝto
Morto 17-an de januaro 1960 (1960-01-17) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Lajos Szeniczei [lajoŝ senicei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeniczei Lajos estis hungara inĝeniero, profesoro.

Lajos Szeniczei [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1898 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szeniczei akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1922. Post siaj studoj li havis postenon en diversaj entreprenoj, fabrikoj. Inter 1947 kaj 1952 li estis ĉefinĝeniero en fabriko pri dentoradoj, poste li laboris en ministeria projekta kontoro. Li ankaŭ instruis en la teknika altlernejo, inter 1953-1958 en kampuso en Sopron, poste en Miskolc. Inter 1950 – 1954 li faris normojn pri la dentoradoj. En 1957 li doktoriĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az általános fogazás (1941, 1945)
  • Fogaskerekek és dörzskerekek (1956)
  • Kúpkerékhajtások szilárdsági méretezése (1959) - disertaĵo por la doktoriĝo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.