Lajos Timár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Timár [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Timár Lajos estis hungara botanikisto.

Lajos Timár

Lajos Timár [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1918 en Kroatio en Zagrebo. Li mortis la 18-an de septembro 1956 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Timár post la 1-a mondmilito rifuĝis al rest-Hungario. La juna Lajos frekventis gimnazion en Szolnok, poste li laboris en biblioteko. En 1938 li studis jaron en Universitato István Tisza, poste li lernis en Universitato Ferenc József. Li akiris pedagogian diplomon en 1943, poste li soldatiĝis, post la mondmilito li instruis en gimnazio. En 1946 li doktoriĝis en Debrecen antaŭ Rezső Soó. Reveninta al Szeged li laboris en la universitata instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1954 el biologio antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ligiĝis forte al Tiso, kie li ofte esploris la faŭnon.

Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a Tiszántúl flórájához… (1952)
  • Virágtalanok és gombák a Tiszántúlról (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]