Laktovegetarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laktovegetaranoj ĉiutage manĝas legomojn kaj laktaĵojn sed ne ovojn aŭ viandon.

Lakto-vegetarismo estas dieto kiu inkluzivas legomojn same kiel laktaĵojn kiel lakton, fromaĝon, jogurton, buteron, gion, kremon kaj kefiron.

En Barato, lakto-vegetarismo estas konsiderata kiel sinonimo por vegetarismo, dum manĝado de ovoj estas konsiderata formo de ne-vegetara dieto. La koncepto kaj praktiko de lakto-vegetarismo inter signifa nombro de homoj venas el antikva Hindio. En aliaj partoj de la mondo, vegetarismo ĝenerale aludas la ovolaktan vegetaranismon, permesante ovojn en la dieto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]