Lambsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lambsbach
la valo de Meerwoog inter Merburg kaj Bechhofen
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, Germanio
Rivera reto Rejno
Fluo
Fonto apud Lambsborn
- Alteco super marnivelo ĉ. 311 m
- Koordinatoj 49° 21′ 45″ N, 7° 26′ 14″ O (mapo)49.36257.4372222222222
Enfluejo apud Schwarzenbach en la rivero Blies
- Alteco 222 m
- Koordinatoj 49° 17′ 7″ N, 7° 18′ 48″ O (mapo)49.2852777777787.3133333333333
Altecodiferenco ĉ. 89 m
Geografio
Trairataj urboj Homburg
Alfluantoj
- Dekstraj Hirschbrunnen, Vierherrnbach, Bärenfloß, Talwiesgräben
- Maldekstraj Schwobach, Thalheimbach, Budenbach, Collingbach, Patronbach, Emilienfloß, Kleinerbach, Audenkellertalbach
Map
Lambsbach
vdr
fragmita herbejo en la valo de la rivero Lambsbach antaŭ Emilienruhe

La Lambsbach estas rojo en la sudokcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj en la orienta Sarlando. La rojo elakvigas la altaĵo Sickinger Höhe, parto de la Westricher Hochfläche (altebenaĵo de Westrich).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rojo Lambsbach fontas en la vilaĝo Lambsborn. born signifas fonto. La rojo trafluas la samnoman valon, mallarĝa preskaŭ natura herbeja valo, kies deklivoj estas arbarkovrataj. Granda parto de la valo estas naturprotektejo.[1][2]

Poste la rojo fluas tra Bechhofen, nordoriente preter la monto Käshofen, tra Kirrberg, preter Emilienruhe, la monto Ebersberg kaj la bieno Audenkellerhof. Fine ĝi estas la limo de la komunumoj Schwarzenbach kaj Schwarzenacker.

La rojo enfluas inter Schwarzenbach, Schwarzenacker kaj Wörschweiler nur kelkaj metroj de la rojo Erbachen la riveron Blies.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rechtsverordnung über das NSG Lambsbachtal (rlp) Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine pdf-Datei, abgerufen am 18. Februar 2012
  2. NSG Lambsbachtal in: saarland-lexikon Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine, abgerufen am 18, Februar 2012