Lamiacoj
Lamiacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Citronmeliso, Melissa officinalis
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Multaj, vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La lamiacoj komunlingve nomataj menta familio (Lamiaceae[1] entenas ĉirkaŭ 3 500 speciojn en ĉirkaŭ 200 genroj.
Inter la membroj de tiu ĉi familio oni trovas plurajn el la plej gravaj spicherboj, vaste uzataj en kuirado kaj kiel medikamentoj, ekzemple bazilio, hisopo, lavendo, majorano, meliso, mento, origano, pipromento, rosmareno, salvio, satureo, kaj timiano.
La plantoj kelkfoje grandiĝas ĝis arbustetoj aŭ arbedoj, sed apenaŭ troviĝas en formo de arboj aŭ vitoj.
Malnova taksonomia nomo estis "Labiatae", ĉar la floroj tipe havas petalojn ĉe kiuj nedisigeble kunkreskas supra kaj malsupra "lipoj".
La folioj enhavas odorozajn esencajn oleojn, kiuj donas la "spicecon" al la herboj; ili elkreskas en konstraŭaj paroj, kaj ĉiu paro 90-grade tordita de la antaŭa paro.
La tigoj estas pli-malpli kvadrataj en la eksteraj dimensioj.
La floroj estas dulatere simetriaj kun 5 kununuigitaj petaloj kaj 5 kununuigitaj sepaloj. Ili kutime estas duseksaj kaj havas du densajn floramasojn.
Genroj
Referencoj
Bildaro