Landlimaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landlimaglo ĉe Rennsteig apud Brotterode

Landlimaj agloj (germane: Grenzadler) nomiĝas specialaj landlimŝtonoj de la Reĝlando Prusio. Ili troviĝas ĉe iamaj doganstacioj ĉe la prusia flanko. Ne malrare (reage) imponaj blazonŝtonoj de la limanta ŝtato ankaŭ starigitis kun bona videbleco aŭ eĉ antaŭe jam estis estintaj tie.

Ĉestarige oni uzis normigitajn ŝtonojn. Ĉiu ŝtono superis la pavimon je inter ĉ. 1,50 kaj 1,80 metroj kaj ilia supro ĉiam estis rondigita. Ĉe la flanko spektanta straten muntitis gisfera plato kun fortimpresa prusia aglo.

Sorto post malapero de Prusujo[redakti | redakti fonton]

Kvankam landlimŝtonoj eĉ laŭ la leĝaro de komunisma GDR difinitis kiel juraj monumentoj respektive gravaj limaj punktoj la komunistoj ofte jam en la 1945-a jaro aŭ tute forigis ilin aŭ detruis almenaŭ la agloplaton. Post Turniĝo regionhistoriistaj cirkloj zorgis pri restaŭrado kaj rekonstruo de ili: kio igis rekompence ke nuntempe ili gravas - krom historimonumente - ankaŭ kiel turisma vidindaĵoj.[1]

Aliaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Künemund: "Die Grenze und Grenzsteine der Enklave Barchfeld. Eine gedankliche Wanderung entlang alter Grenzsteine", ĉe: Ortschronik Schweina e.V. (eld): Altensteiner Blätter, 1996, p. 26-34

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto pri landlimŝtonrestarigo apud Mittelschmalkalden. Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2022-02-13.