Langhagen (ĉe Neustrelitz)
Langhagen | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 17235 | ||
Telefonkodo | 03981 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 23′ N, 12° 58′ O (mapo)53.387912.9612Koordinatoj: 53° 23′ N, 12° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 86 m [+] | ||
| |||
Langhagen estas loĝloko en Germanio. Ĝi apartenas al la urbo Neustrelitz [Nojŝtré:lic] kaj situas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Langhagen situas nordokcidente de la kernurbo de Neustrelitz. La B 193 kuras orienten. Tuj okcidente de la loĝloko estas la lago Langhäger See, kiu kovras areon de 45 hektaroj, kaj iom malpli ol 3 kilometrojn sude de la loĝloko aldone troveblas la lago Kramssee de 122 hektaroj, kiu tamen jam apartenas al la parto Roggentin de la najbara komunumo Mirow.