Langrickenbach
Langrickenbach | |
---|---|
Blazono de Langrickenbach | |
Langrickenbach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 34′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.21667 °O (mapo) |
Areo | 10,85 km² |
Alteco | 522 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8585 |
Komunumkodo | 4681 |
Pri la komunumo
Langrickenbach estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1099 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Langrickenbach situas sur la montoĉeno Seerücken en supera Turgovio. Al Langrickenbach apartenas krom la vilaĝo kaj municipo Langrickenbach mem la municipoj kaj setlejoj Belzstadel, Dünnershaus, Herrenhof, Schönenbaumgarten, Unter-Greut kaj Zuben.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,85 km², de kiuj 16,1% estas kovritaj de arbaro, 73,8% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Langrickenbach limas en nordo al Münsterlingen TG, en oriento al Altnau, en sudoriento al Güttingen, en sudsudoriento al Sommeri, en sudo al Erlen, en okcidento al Birwinken, kaj en nordokcidento al Lengwil.
Trafiko
Langrickenbach situas ĉe la vojkruciĝo de la stratoj de Sulgen al Altnau kaj de Konstanco al Amriswil. La konekton de Langrickenbach al la publika trafikreto certigas la poŝtaŭtolinio de Münsterlingen al Amriswil.
Historio
La unua dokumenta mencio de Langrickenbach datiĝas el la jaro 889 kiel Rihchinbahc.
La aktuala komunumo Langrickenbach estiĝis per la kunigo de la tiamaj komunumoj kaj municipoj Langrickenbach kun Belzstadel, Dünnershaus, Herrenhof, Schönenbaumgarten, Unter-Greut kaj Zuben.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Langrickenbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Langrickenbach
-
Herrenhof
-
Belzstadel
-
Reformita preĝejo de Langrickenbach
-
La preĝejo de interne