Las Pedrosas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Pedrosas (Zaragozo))
Las Pedrosas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50612
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 0° 53′ U (mapo)42.0377404-0.8764607Koordinatoj: 42° 2′ N, 0° 53′ U (mapo) [+]
Alto 475 m [+]
Areo 18,255194 km² ( 182 5.5 194 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Pedrosas (Provinco Zaragozo)
Las Pedrosas (Provinco Zaragozo)
DEC
Las Pedrosas
Las Pedrosas
Situo de Las Pedrosas
Las Pedrosas (Hispanio)
Las Pedrosas (Hispanio)
DEC
Las Pedrosas
Las Pedrosas
Situo de Las Pedrosas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Pedrosas [+]
vdr


Las Pedrosas (en la aragona lingvo "As Pedrosas") estas municipo kaj urbeto en Hispanio, en la Komarko Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, de la historia regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia loknomo Las Pedrosas (La Ŝtonejo) devenas de la konsisto de la tereno, farita el ŝtono, kaj ankaŭ pro ĝia uzo, ĉar estas dokumentite, ke en la 17-a jarcento tiu ĉi urbeto estis ligita al la ŝtonlaboro en proksima ŝtonminejo, el kiu ĝi estis ĉerpita grejso. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas je distanco de 48 km de Zaragozo, provinca ĉefurbo. Ĝi havas areon de 18'3 kvadrataj kilometroj, kun populacio de 110 loĝantoj (2014) kaj denseco de ĉirkaŭ 6 loĝ/km². Lia poŝtkodo estas 50612. En 2019 ĝi havis 87 loĝantoj. [2] La urbeto "Las Pedrosas" staras sur la norda deklivaro de la montaretoj "Muela del Castellar". [3]

La municipo de Las Pedrosas limas kun Luna en la nordo, Gurrea de Gállego en la oriento, Zuera en la sudo, kaj Sierra de Luna en la okcidento. En la suda parto de la municipo estas montareto nomita "Sierra de Las Pedrosas", tra kiu pasas brutovojo, kies tradicia nomo estas "Cañada Real de Las Cinco Villas", kiu limigas la sudon de la municipa teritorio kaj apartigas ĝin de la municipo Zuera. Tiu ĉi tradicia kaj historia brutovojo ĉirkaŭas la municipon en la okcidento kaj nordo, apartigante ĝin de la municipoj Sierra de Luna kaj Luna.

Proksime de la urbo, sude, troviĝas la akvorezervujo "Las Pedrosas", kiu pleniĝas danke al la akvo de la pluvo kaj al la intermontoj, kiuj enfluas en ĝin. Tiu ĉi rezervujo estis konstruita meze de la lasta jarcento por provizi trinkakvon al la loĝantaro. [4] Ankaŭ estas du lagetoj apud la urbo: norde, tiu nomata "del Twjar" aŭ "de San Roque", proksime de la ermitejo, kaj sude alia nomata "balsa de beber" (lageto por trinki). [5]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografiaj datenoj de "Las Pedrosas" inter 1842 kaj 2011:

  • 166 (1842) -- 317 (1857) -- 336 (1860) -- 408 (1887) -- 417 (1897)
  • 373 (1900) -- 435 (1910) -- 473 (1920) -- 443 (1930) -- 359 (1940)
  • 355 (1950) -- 251 (1960) -- 174 (1970) -- 121 (1981) -- 114 (1991)
  • 103 (2001) -- 119 (2011) -- 110 (2014) -- 87 (2019)

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1249, la kastelo de Las Pedrosas, kiu apartenis al la monaĥejo de Montearagón, estis interŝanĝita, kune kun la kastelo de Marcén, al la altaragona nobelo, Atho de Foces, kontraŭ la kastelo de Santa Eulalia. [6] En 1269, laŭ akto de la 30-a de junio, la reĝo de Aragono, Jakobo la 1-a, interŝanĝis "Las Pedrosas" kun la episkopo de Zaragozo, Arlando de Peralta, kontraŭ "Ribarroja" kaj "Albalat", urbetoj situantaj en la regno "Valencio". [7] En la jaro 1293, la episkopo de Zaragozo donis ĝin kiel honorinda feŭdo al la familio "Ahones", kaj poste ĝi apartenis al genlinioj "Ayerbe", "Francia" kaj "Suñen de Val".

En la jaro 1561 Pedro Suñen de Val estis posedanto de Las Pedrosas. Edziĝinta al Doña Gerónima de Yuste, ili havis neniujn infanojn. Tial, la Reĝa Monaĥejo "Santa Engracia" el Zaragozo, aĉetis ĉiujn ĝiajn posedaĵojn en 1598 kontraŭ 6 250 skudoj. La prioro ekposedis la ĵurojn kaj tributojn de la loĝantoj de la urbeto, kiu estis tre abunda en ĉasaĵo kaj tritiko. La loĝantoj de la urbo devis pagi ĉiujare al la monaĥejo per tritiko, aveno, mono kaj du tagoj de laboro.

Pro la malkonsento, kiu regis inter la loĝantoj de la urbeto, post multnombraj procesoj, en 1701 la monaĥejo vendis "Las Pedrosas" al la grafo "Berbedel", Don Antonio González y Ximénez de Urrea, kiu post sia nekapablo pacigi la urbeton, transdonis ĝin reen al la monaĥejo en 1712.

Estas substrekinda la graveco de "Las Pedrosas" kiel transirejo por la defendantaj trupoj de la urbo Zaragozo dum la du sieĝoj, kiujn ĝi suferis en la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ la francaj invadintoj. [6]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo "Santa María la Mayor" (Sankta Maria la Plej Granda).: [8] La preĝejo devenas de la 16-a jarcento, modifita pli ol jarcenton poste, en 1681. Ĝi havas barelvolbon kun lunetoj kaj plata kapo kaj koruso ĉe la piedo. Estas pentrotoloj kaj tabuloj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, el la Aragona Skolo kaj retabloj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. [9] Ĝi konservas altvaloran retablon de Sankta Anna, la Virgulino kaj la Infano, pentrita en oleo sur panelo, komence de la 16-a jarcento. [10]
  • Ermitejo, dediĉita al "Sankta Roĥo".: Proksime de la urbo, en la nordo, estas la ermitejo konstruita en honoro de ĝia patronsanktulo, Sankta Roĥo, pinte de malgranda tumulo. Ĝi estis konstruita en 1523 kaj estas unika konstruaĵo en la "levantina" gotika stilo, kun apenaŭ ajna ornamaĵo, kun rektangula etaĝomapo. Antaŭe ĝi havis tri sekciojn apartigitajn per pintaj diafragmaj arkoj, kiuj malaperis dum ĝia restaŭrado en 1976, ĉar la arkoj kaj la tegmento de la primitiva konstruo kolapsis. [11]
  • Glacia puto.: Estas kelo fosita en malgranda monteto apud la preĝejo uzata por konservi la glacion, kiu estis kolektita dum la vintro, por uzi ĝin dum la plej varmaj monatoj. Ĝia konstrudato estas nekonata, kvankam oni konsideras la jaron 1500, ĉar estis en tiu jaro, kiam la primitiva preĝejo estis konstruita kaj verŝajne ĉio estis konstruita samtempe. [12]
  • Aro da keloj fositan en la montoflakon. [13]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "San Roque" (Sankta Roĥo): la 16-an de aŭgusto.
  • "San Bartolomé" (Sankta Bartolomeo): la 24-an de aŭgusto.
  • "Fiestas del Cristo" (festoj honore al Kristo): semajnfino plej proksima al la 14-a de septembro.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Las Pedrosas havas kanton, kiel himno, kiu omaĝas la urbon, ĝiajn kutimojn kaj tradiciojn, kaj ĝiajn loĝantojn. [14]

La popola folkloro konsistigas riĉan markostampon de "Las Pedrosas", kiu havas sian propran dancon, kiu estas reprezentita ĉiujare en specifaj datoj, kaj estas ekstera standardo por la prezentado de la urbeto. [8]

Elstaraj homoj[redakti | redakti fonton]

  • Pascual Francisco Virrey y Monge: kuracisto kaj profesoro pri medicino (1698-1746). [15]
  • Prudencio Lacámara: muzikisto kaj muzikkomponisto (1907-1998).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Las Pedrosas. [17]
  • La triangulo el "Las Pedrosas". [18]
  • Las Pedrosas. [19]
  • Danco de "Las Pedrosas". [20]
  • Aragono TV: Las Pedrosas. [21]