Futbala Federacio de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futbala Federacio de Latvio
federacio de futbalo
Komenco 1921 vd
Lando(j)  Latvio
Ĉefestro(j) Kaspars Gorkšs vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj nacia futbala teamo de Latvio • virina nacia futbala teamo de Latvio • latvia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • latvia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • latvia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • latvia nacia teamo de plaĝa futbalo • latvia nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo association
vdr

La Futbala Federacio de Latvio, latve Latvijas Futbola federācija (LFF), estas la nacia futbala asocio en Latvio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1921. La asocio interalie ekde la jaro 1995 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera Ligo - katalune Virslīga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Futbola klubs Rīgas Futbola skola (RFS, do "futbalklubo futbala lernejo de Rigo") el Rigo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Skonto futbola klubs, same el Rigo - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje. Al tiuj sukcesoj tamen ne aldoniĝos novaj, ĉar la klubo Skonto nur aktivis inter 1991 kaj 2016, kaj tiam pro bankrotiĝo malfondis sin.

en 2008 la teamo de FK Ventspils ĉampionis en la Supera Ligo: laŭ la stato de 2023 ĝi gajnis sesfoje kaj estas la dua plej sukcesa vira teamo en la ligo