Lauenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauenen
Blazono de Lauenen
Blazono de Lauenen
Blazono de Lauenen
Wildhorn, la plej alta punkt de Lauenen
Wildhorn, la plej alta punkt de Lauenen
Wildhorn, la plej alta punkt de Lauenen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Saanen
Koordinatoj  46° 25′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 46.41667 °N, 7.31667 °O / 46.41667; 7.31667 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 46.41667 °N, 7.31667 °O / 46.41667; 7.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 826
Areo 58,73 km²
Alteco 1252 m super marnivelo
Poŝtkodo 3782
Komunumkodo 0842
Mapo de Lauenen
Mapo de Lauenen
Mapo de Lauenen
vdr


Lauenen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Saanen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 826 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lauenen situas en la tiel nomita Lauenen-Valo, tra kiu fluas la rivereto Lauenenbach, alfluanto de Sarino. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Wildhorn en la sudo sur la lima al Valezo kun alteco de 3248 m s.m., ĉe kies suda flanko situas la Gelten-Glaĉero kaj la Tungel-Glaĉero. Sude de la vilaĝo troviĝas marĉo, ĉe kies suda flanko situas la montara lageto Lago de Lauenen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 58,73 km², de kiuj 25,0% estas kovritaj de arbaro, 38,1% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado, la restanta triono estas dezerto, kiu konsistas el altmontaraj rokoj, firnoj kaj glaĉeroj.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lauenen limas en nordo al Saanen, en oriento al Lenk en Simme-Valo, en sudoriento al Ayent (VS), en sudokcidento al Savièse (VS), kaj en okcidento al Gsteig ĉe Gstaad.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Saanen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Saanen.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo Lauenen (de la alemana vorto Lowi) signifas lavango, kio estas alludo al la granda lavango- kaj rokfalodanĝero, kiu ekzistas en la loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lauenen datiĝas el la jaro 1296 kiel an der Lowinon.[2] Dum mezepoko Lauenen dependis de la komunumo Saanen. En la jaro 1522 Lauenen ricevis post longa negocado la permeson fondi propran paroĥon, kiu estis la kerno de la hodiaŭa politika komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]