Saltu al enhavo

Laura Linney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Linney
Persona informo
Laura Leggett Linney
Naskonomo Laura Leggett Linney
Naskiĝo 5-an de februaro 1964 (1964-02-05) (60-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Brown
Nordokcidenta Universitato
Lernejo Juilliard
Northfield Mount Hermon School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Romulus Linney Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo televida aktoro
teatra aktoro
ĝenra aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laura Leggett LINNEY (Novjorko, 5a de februaro 1964), konata kiel Laura Linney, estas usona aktorino, nomumita al Oskar-premioj trifoje, krom ricevo de du nomumoj al premioj Ora Globo, kvar premioj Emmy kaj kvin premioj Tony.

Linney debutis en Broadvejo en 1990. Poste, ŝi ricevis diversajn nomumojn al Premioj Tony pro The Crucible (2002), Sight Unseen (2004), Time Stands Still (2010), My Name Is Lucy Barton (2020) kaj The Little Foxes (2022). En televido, ŝi ricevis sian unuan premion Emmy pro la televida filmo Wild Iris (2001), pro la situacia komedio Frasier (2003–2004) kaj pro la serieto John Adams (2008). De 2010 ĝis 2013, ŝi estis protagonisto de la serio por la kanalo Showtime nome The Big C, pro kiu ŝi ricevis sian kvaran Emmy en 2013, kaj de 2017 ĝis 2022 en la serio de Netflix nome Ozark.

Linney estis ankaŭ referenco en kinarto. Ŝi debutis per malgranda rolo en Lorenzo's Oil (1992) kaj ricevis sian unuan nomumon al Oskar-premio pro la dramaj filmoj You Can Count on Me (2000), Kinsey (2004) kaj The Savages (2007). Ŝi estas konata pro siaj roloj en filmoj kiel Primal Fear (1996), The Truman Show (1998), Mystic River, Love Actually (ambaŭ en 2003), Sully kaj Nocturnal Animals (ambaŭ de 2016).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laura Linney en la hispana Vikipedio.