Lausa historio
La lausa historio estas la plej grava verko de Paladio de Galatio, kiu kiam estis episkopo de Heliopolo de Bitinio iris al Romo (405) kaj engaĝiĝis defendi la proherezan akuzitan Krisostomon. Li estis disĉiplo de Evagrio de Ponto kiun li tre influis. La “historio”, dediĉita al la bizanca funkciulo Lauso, rakontas pri la unuaj komenciĝoj de la monaĥismo en Egiptio, konsiderante kiel referencan punkton la vivon de Antonio abato.[1]
La teksto nin atingis diversversie aŭ diversrecenze. La mallonga versio, transdonita de familio de manuskriptoj nomata «G» en la referenca eldono [2], estus la pli proksima al la origina teksto, bedaŭrìnde perdiĝinta. Tiu «recenzo G» estas tiu latinigita de la 6-a jarcento de Paskazio de Dumo, disĉiplo de Marteno de Brago.
Alia familio de grekaj manuskriptoj, nomata «recenzo B» de Butler, prezentas tekston en iuj punktoj pli evoluinta, ofte retoriksence. Tiu eldono estis tiu konata antaŭ tiu kritike eldonita de Butler kaj publikigita en la Patrologia graeca, 34, 995-1260, hodiaŭ atribuita al Eŭklido de Nyssa.
Inter la aliaj versioj, ekzistas iu longa atestata de grekaj fragmentoj, kaj alia mallonga, eĉ ĝi fragmenta, en kopta lingvo, utiligita la la karesma periodo en la koptaj monaĥejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oni vidu ĝin ne konfuzi kun la Historia monachorum in Aegypto aŭ kun la “vivo de Sankta Paŭlo la Ermito verkita de Sankta Hieronimo.
- ↑ Cuthbert Butler, The Lausiac History of Palladius, Cambridge, vol. I, 1898, vol. II, 1904.