Sankta Paŭlo la Ermito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta Paŭlo la Ermito
Sankta Paŭlo la Ermito, José de Ribera, 1640
Sankta Paŭlo la Ermito, José de Ribera, 1640
abato
Naskiĝo 251
Morto 356 en Tebajdo
Adorita en ĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj
Festotago 17-a de januaro
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Paŭlo la Ermito Paŭlo de Tebo (Egiptio 230 ĉirkaŭ – Tebajdo 335 ĉirkaŭ), estas konsiderita de la kristana tradicio la unua ermita monaĥo: li estas venerata kiel sanktulo de la Katolika Eklezio,de la Ortodoksa Kristana Eklezio kaj ĉe la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio .

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

La fonto pri la vivo de Paŭlo la Ermito estas Sankta Hieronimo, aŭtoro de la Vita Sancti Pauli primi eremitae (Vivo de Sankta Paŭlo la Ermito), reiranta al la duono de la 4-a jarcento, verkita de Hieronimo dum lia restado en la dezerto de Kalkido (Sirio). La unua kritika eldono de la Vita Sancti Pauli estis publikigita de Bazyli Degórski.[1]

Paŭlo, juna familiriĉa egipta kristano kaj tre instruata, estis devigita forlasi la urbon por la dezerto ĉar akuzita pri kristaniĝo de familianoj dezirantaj aproprigi al si lian riĉan posedaĵon, dum la persekuto de la romiaj imperiestroj Decio kaj Valeriano. Persekuto tre kapilara kaj aparte kruela ankaŭ se tempe mallonga.
Paŭlo retiriĝis en la dezertaj montoj kie trovis rifuĝon en groto en kies najbaroj troviĝis akvofonto kaj palma arbo. El la arbo li eltiris la foliojn kiuj enteksitaj formos lian liton, kaj la daktilojn per kiuj li sin nutris laŭlonge de 43 jaroj, kiam korvo – laŭ popola legendo - komencis provizi al li ĉiutage panpecon.
Alproksimiĝinte la morto, li ricevis viziton de Sankta Antonio abato, alia granda ermito, dirita abato pro la fakto ke li estis la unua responsulo de komunumo de monaĥoj, nome de cenobitoj. Al tiu Paŭlo esprimis deziron estis entombigita ĉirkaŭita en la mantelo kiun Antonio estis donace ricevinta de la episkopo Atanazio episkopo de Aleksandrio. Lia deziro estis kontentigita kaj Antonio lin igis entombigita enŝovitan en tiu mantelo, en tombo fosita, ĉian laŭ Hieronimo apogiĝinta sur popolaj rakontaĵoj, de du leonoj.
Pro tio en la ikonografio li estas tradicie reprezentata vestita per vesto de palmaj folioj, ĉirkaŭita de korvo kaj du leonoj.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La liturgia datreveno de Sankta Paŭlo la Ermito estas festata la 14an de januaro.[2]Laŭ kelkaj esploristoj granda parto de la korpaj restaĵoj de tiu sanktulo estis enmasonitaj super la majora altaro de la Rettoria de San Zulian (Venecio).

Al Sankta Paŭlo la Ermito inspiriĝis laŭlonge de la kristanaj jarcentoj diversaj monaĥaj ordenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dassmann E., Autobiographie in Hagiographie. Beobachtungen zu den Mönchsviten und einigen Nekrologen des Hieronymus, in «Anuario de Historia de la Iglesia» 8 (1999), pp. 109-124.
  • Decker J. de, Contribution à l’étude des vies de Saint Paul de Thèbes [= Recueil des travaŭ publiés par Faculté du Philosophie et Lettres de l’Université de Gand, 31], Gand 1905.
  • González Marín S., Análisis literario de tres «Vitae» de San Jerónimo, in EClás 28 (1986), pp. 105-120.
  • Grandi G., Deserto, città e conflitti ecclesiastici nelle Vite di Gerolamo,
  • Kugener M.-A., Saint Jérôme et la Vie de Paul de Thèbes, in ByZ 11 (1902), pp. 513-517.
  • Labriolle P. de, Vie de Paul de Thèbes et Vie d’Hilarion, par saint
  • Nehring P., Historia i retoryka w Vita Pauli primi Eremitae św. Hieronima, in Acta Universitatis Nicolai Copernici. Historia XXIX, Toruń 1996, pp. 108-119.
  • Pereira F., Vida de S. Paulo de Thebeas Primeiro Eremita, Lisbona 1903.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazyli Degórski (ed.), Edizione critica della «Vita Sancti Pauli Primi Eremitae» di Girolamo, Institutum Patristicum "Augustinianum", Roma 1987; traduzione italiana: Bazyli Degórski (ed.), San Girolamo. Vite degli eremiti: Paolo, Ilarione, Malco, Collana di Testi Patristici, 126, Città Nuova Editrice, Roma 1996, pp. 63-89.20; Bazyli Degórski (ed.), Hieronymi historica et hagiographica. Vita Beati Pauli monachi Thebaei. Vita Hilarionis. Vita Malchi monachi captivi. Epistula praefatoria in Chronicis Eusebii Caesariensis. Chronicorum Eusebii Caesariensis continuatio. De viris inlustribus. In Regulae S. Pachomii versionem praefatio || Girolamo. Opere storiche e agiografiche. Vita di san Paolo, eremita di Tebe. Vita di Ilarione. Vita di Malco, l’eremita prigioniero. Prefazione alla traduzione delle Cronache di Eusebio di Cesarea. Continuazione delle Cronache di Eusebio di Cesarea. Gli uomini illustri. Prefazione alla traduzione della Regola di Pacomio [= Hieronymi opera, XV || Opere di Girolamo, XV], Città Nuova, Roma 2014, pp. 73-115).
  2. En la ortodoksa sinaksario estas recitate:: "Θείου Πνεύματος, τῇ ἐπινεύσει, πρῶτος ᾤκησας, ἐν τῇ ἐρήμῳ, Ἠλιοὺ τὸν ζηλωτὴν μιμησάμενος• καὶ δι’ ὀρνέου τραφεὶς ὡς ἰσάγγελος, ὑπ’ Ἀντωνίου τῷ κόσμῳ ἐγνώρισαι. Παῦλε Ὅσιε, Χριστὸν τὸν Θεὸν ἱκέτευε, δωρήσασθαι ἡμὶν τὸ μέγα ἔλεος" (Inspirita de la Sankta Spirito, unua vi loĝis en la dezerto, imitante la fervoron de Elija, nutrita de birdo, kaj de Sankta Antonio vi estis konigita al la mondo kiel similulo al la anĝeloj. Paŭlo Sankta, preĝu por ke Kristo Dio donu al ni la grandan mizerikordon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]