Leányvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leányvár (leAnjvAr), germane Leinwar estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog. La nomo signifas fraŭlinofortikaĵo.

Blazono de Leányvár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur deklivoj de Pilis (montaro), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Dorog. La lasta troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1270. Iam fortikaĵo konstruiĝis kaj ankaŭ klostro por abatinoj en la 13-a jarcento. Post jarcentoj ambaŭ iĝis kvazaŭ unueca, tial la vilaĝnomo "fraŭlinofortikaĵo". La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin. En 1946 parto de la germaneco estis deportita al Germanio.

Vidindaĵo estas klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1823.