León, komplete Santiago de los Caballeros de León, estas la provinca ĉefurbo de la samnoma administra departemento. La urbo situas en la okcidento de Nikaragvo kaj havas ĉirkaŭ 158.000 loĝantojn.
La urbo fondiĝis en la jaro 1524 de Francisco Hernández de Córdoba. La tiutempa León tamen situas ĉirkaŭ 30 km for de la hodiaŭa. Post erupcio de la vulkanoMomotombo oni rekonstruis la urbon proksime de la indiĝena setlejo Subtiaba. La ruinoj de la malnova León hodiaŭ kiel León Viejo estas en la listo de la mondaj kulturheredaĵoj.