Juro
Leĝo en juro kaj politiko estas aro de normoj kaj reguloj, kiuj difinas, preskribas aŭ permesas certajn rilatojn inter individuoj kaj organizoj. Leĝoj ebligas manieron senpartie trakti tiajn rilatojn kaj puni tiujn, kiuj malhelpas funkciadon de la tuta sistemo.
Kutime la ĉefa leĝo de ŝtato estas ĝia konstitucio, ĉiuj ceteraj leĝoj devas esti konformaj al la konstitucio (por kontroli tion ekzistas konstituciaj juĝejoj).
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri leĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Leĝo malaperas, moro daŭras. ” „ Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. ” „ Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas. ”