Leĝo de Godwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leĝo de Godwin (ankaŭ nomata la regulo de Godwin pri naziaj analogioj) estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu jenas:

La probableco, ke en enreta diskuto aperas komparo kun Hitlero aŭ la nazioj kun plilongiĝado de la diskuto proksimiĝas al 1.

Kvankam tio en la leĝo ne aperas laŭvorte, la tradicia ekspliko diras, ke tuj kiam tia komparo en la diskuto aperas, la koncerna diskutfadeno finiĝis kaj la aŭtoro de tiu komparo la koncernan diskuton malvenkis.

Deveno

La leĝo estas nomita laŭ Mike Godwin, kiu en la tempo de ekesto de la leĝo estis prokuristo ĉe la Electronic Frontier Foundation. Laŭ Richard Sexton, la leĝo povis ekesti per formaligo de kontribuaĵo el la 16-a de oktobro 1989 [1]

La fakton, ke diskuto ĉe Usenet maljuniĝas, oni rekonas laŭ tio, ke la diskutantoj enkondukas Hitleron kaj la naziojn.

Obĵetoj kaj kontraŭargumentoj

Tipa obĵeto kontraŭ la leĝo de Godwin estas, ke eĉ komparo kun Hitlero povas esti tute valida diskuta argumento. Ekzemple dum diskuto pri la kvalitoj de iu politikisto, oni povas la aserton, ke "Li estas bonega politikisto, ja li esence levis la ekonomion." dubindigi per respondo "La nura fakto, ke li levis la ekonomion, ne signifas, ke li estas bonega politikisto - eĉ Hitlero levis la ekonomion." Tian komparadon povas multaj konsideri akceptebla aludo al Hitlero kiel ĝenerale konata ekstrema kazo, per kiu oni povas refuti la universalan validecon de ajna ĝeneraligo (vidu Reductio ad Hitlerum).

Esperanto

Similan leĝon pri la emo de esperantistaj diskutoj deflankiĝi de la pridiskutata temo al lingvaj temoj laŭ la ekzemplo de la leĝo de Godwin en 2008 formulis Toño del Barrio kaj nomis ĝin la leĝo de Tonjo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj