Le Monde comme il va

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Monde comme il va
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro filozofia fabelo
vdr

Le Monde comme il vaLe Monde comme il va, vision de Babouc écrite par lui-même (respektive La mondo kiel ĝi iras, aŭ La mondo kiel ĝi iras, vido de Babuko verkita de li mem) estas filozofia fabelo de Voltaire, publikigita en 1748. Tiu rakonto estas montro de la socio de Voltaire tiuepoke kiu permesas maski (sub alia ŝajnigo) la kritikojn de Voltaire pri la franca ĉefurbo. Li uzas ankaŭ la perspektivon de la rigardo de novulo, jam uzita de Montesquieu en liaj Lettres persanes.

Mallongigego[redakti | redakti fonton]

Ituriel estas unu el la geniuloj kiuj prezidas la imperion de la mondo kaj fidas mision al la skito Babuko, nome la ĉefa rolulo. Babuko devas observi Persepolon (en realo Parizo) kaj ties loĝantojn akuzitajn de ĉiaj malbonoj por decidi ĉu Ituriel devas aŭ ne detrui tiun urbon. Alveninte al Persepolo, Babuko estas kortuŝita de la violento de tiu urbo, kaj de la fajneco de la altklasaj loĝantoj. Li konstruigas statuon, komponita de ĉiaj metaloj, teroj kaj juveloj de la urbo kaj alportas ĝin al Ituriel, demandante ĉu li rompos tiun statuon, pro la tialo ke "ne ĉio estas oro kaj diamantoj". Ituriel rezignas tiam pri la detruo de la urbo ĉar, "se ne ĉio estas bona, ĉio estas pardonebla".

Mallongigeto[redakti | redakti fonton]

Iturielo[alpha 1], ĉiela anĝelo, fidigas al la skitoj Babuko la mision rigardadi Persepolon.[alpha 2] por elekti ĉu la korupteco de ĝiaj loĝantoj meritas punon el la ĉielo.

Sur sia vojo, Babuko rigardadas la persan militistaron ĉe milito kontraŭ Barato kaj ekkomprenas, ke en ambaŭ flankoj, ĉiu ignoras la kialon de la milito. Alvenante en Persepolo, li en vero eniras bruan kaj malpuran urbon kie la mortintoj estas entombigitaj en preĝejoj. Sed li ankaŭ malkovras grandecajn konstruaĵojn, mirindajn statuojn, altkvalitan muzikon. Dum vespermanĝo en kiu li ĉeestas, li observas la malmoralan konduton de hominoj, lernas ke publikaj oficoj estas venditaj, kaj ke la kolekto de impostoj estas en la manoj de kelkaj. Li tiam aŭdas enuan predikon, sed aplaŭdas bonegan teatraĵon, en kiu bedaŭrinde la ĉefrolulistino vivas en malriĉeco. Post estado trompita fare de komercistoj, li estas rakontita ke tiuj metodoj permesas disvolviĝeman komercon. Li ankaŭ notas ke ĉiuj religiaj komunumoj batalas unu la alian, kaj ke leteruloj estas nenio krom singrandigaj. Li tiam estas preta peti Ituriel pri la detruo de la grandurbo.

Tamen la konatiĝo de maljuna klerulo, kiu montras al li, ke ofte estas tre bonaj aferoj en trouzoj, igas lin malsamigi sian vidpunkton: la Bono povas esti kaŝita, religiaj komunumoj egaligas unu la alian, la vendo de oficoj ne malhelpas al oficistoj kaj juĝistoj pri honesti kaj efiki, la riĉeco de financistoj povas esti utila al la Ŝtato.

Tiam Babuko faras statuon, kunmetitan de ĉiuj metaloj, tero kaj la plej altvaloraj kaj plej normalaj ŝtonoj. Li alportas ĝin al Ituriel, demandante al li ĉu li rompos ĝin, kun la preteksto ke ĉio tie ne estas oro kaj diamantoj. Ituriel forlasas pri la detruo de la urbo, ĉar »se ĉio ne estas bona, ĉio estas trairebla.«

Redakcia historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne verkita antaŭ »Zadigo«[1], la diradado publikiĝis dum 1748 per la nomo »Babuko aŭ la mondo kiel ĝi iras«[2]. La subnomo, »Vido de Babuko verkita de li mem«, sen »antaŭa« ligo kun teksto skribita en la tria persono, estigis multajn interpretojn, sen klara sekvofino[3].

Estis malmultaj pritaksaj priparoloj, la teksto restis en la ombro de »Zadigo«, kiu publikiĝis la saman jaron.

Malkunmeto[redakti | redakti fonton]

Le Monde comme il va faras laŭĉioa revidado de ĉiuj sociaj rondoj. Ĉiufoje estas fluo kaj retrofluo de repuŝo kaj miro, tiel, ke Persepolo ŝajnas ece, entute kaj etaĵe, de la kunesto de limoj, dum Babuko neniam ĉesas reĝustigi la antaŭjuĝojn de aliaj kaj de si mem[4].

La diradado do funkcias per aldonoj: la pezo de la kialigoj ne dependas de simpla okazaĵo, sed de la amasiĝo de serio da agoj. Babuko pririgardas unu ŝajnon de socio post alia antaŭ ol alveni al fina opinio[5].

Super ĉio, la helpdiroj de la maljuna klerulo estigas malsamiĝon en la vido de Babuko, preter liaj unuaj supraĵaj juĝoj. Ĉiu »antaŭjuĝe« kritikinda sinteno povas havi sian bonan flankon. Certe, la malfortoj de la socio devas esti klare elmontritaj, maljusteco ne estas tolerebla, sed certa mildeco laŭ moralaj juĝoj estas rajtigita. Tiel Babuko kaj Iturielo malakceptas troan, sed simplisman, solvon al malsimpla problemo[6].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le Monde comme il va, eldono de Étienne Buraud, Nathan, 2019 (ISBN 978-2-09-189128-6).
  • Plenaj verkoj de Voltaire, volumo 30B, Oksfordo, wfr:Voltaire Foundation, 2004. Kritika eldono de Michael Cardy. (Anglaj instrukcioj)
  • Raymond Trousson, Jeroom Vercruysse [Dir], El 'Ĝenerala Vortaro de Voltaire', Honoré Champion, 2020. Rimarko de P. Cambou, paĝo.
  • wfr:Jean Goulemot, André Magnan, wfr:Didier Masseau, Voltaire Inventory, Gallimard, Quarto-kolekto, 1995, paĝo .

Adapto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vaillot, »Voltaire et son temps«, i.567; citite de Michael Cardy, »Plenaj verkoj de Voltaire«, volumo 30B, Oksfordo, Voltaire Foundation, 2004, paĝo.
  2. Jean Goulemot, André Magnan, Didier Masseau, »Voltaire Inventory«, Gallimard, Quarto-kolekto, 1995, paĝo.
  3. Ĉi tiujn komprenadojn mallongigas en »Plenaj verkoj de Voltaire«, volumo 30B, Oksfordo, Fondaĵo Voltaire, 2004, paĝo.
  4. Raymond Trousson, Jeroom Vercruysse. [Dir], La Ĝenerala Vortaro de Voltaire, Honoré Champion, 2020, paĝo.
  5. Vivienne Mylne, Beletraj teĥnikoj kaj metodoj en la filozofiaj diradadoj de Voltaire, SVEC 57 (1967); citite en Plenaj verkoj de Voltaire, volumo 30B, Oksfordo, Fondaĵo Voltaire, 2004, paĝo.
  6. Plenaj Verkoj de Voltaire, volumo 30B, Oksfordo, Voltaire Foundation, 2004. Kritika eldono de Michael Cardy, paĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "alpha", sed la responda etikedo <references group="alpha"/> ne estis trovita; $2