Le Raincy
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Le Raincy | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Le Raincy | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Seine-Saint-Denis | |
Arondismento | Le Raincy | |
Kantono | Le Raincy | |
Urbestro | Jean-Michel Genestier (2014–2020) | |
Insee-kodo | 93062 | |
Poŝtkodo | 93340 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 13 928 (2011) | |
Loĝdenso | 6 217,9 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 54′ N, 2° 31′ O (mapo)48.899172.52306Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 31′ O (mapo) | |
Alteco | 56 ĝis 114 m | |
Areo | 2,24 km2 | |
Situo | ||
Le Raincy [lə ʁɛ̃si] estas franca komunumo, ĉirkaŭurbo de Parizo kaj subprefektejo de la departemento Seine-Saint-Denis, en la regiono Francilio. Ĝi havis 13 928 loĝantojn en la jaro 2011[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Le Raincy situas 13 km nordoriente de la centro de Parizo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La Preĝejo Notre-Dame de Raincy estas moderna preĝejo konstruita en 1922-1923 de la francaj arkitektoj Auguste kaj Gustave Perret. Ĝi estas konsiderata simbola monumento de la moderna arkitekturo, kaj ŝuldas famon al la fakto ke temas pri la unua preĝejo konstruita el ŝtalbetono en Francio.
Transporto[redakti | redakti fonton]
La stacidomo Le Raincy - Villemomble - Montfermeil, kiu troviĝas en la teritorioj de Le Raincy kaj Villemomble, estas haltejo de la regiona linio RER E.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2011 - 93062-Le Raincy (france). Alirita 23-an de junio 2014.