Saltu al enhavo

Le Temps

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Le Temps
emblemo
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 18-a de marto 1998 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano
Ideologio

socialliberalismo

Posedata de Fondation Aventinus vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Le Temps (el la franca : la tempo) estas prestiĝa franclingva ĵurnalo, kun artikoloj pri Politiko, eksterpolitiko, kulturo kaj ekonomio.

Ĝi estas presita en Ĝenevo kaj disvastigita en la tuta Svislando kaj ankaŭ en Francio.

Le Temps estis fondita de David de Pury en la jaro 1998, el du ĵurnaloj Le Nouveau Quotidien (fondita en 1991) kaj Le Journal de Genève et Gazette de Lausanne (Ĝi mem estis fondita en 1991 el du ĵurnaloj : Journal de Genève (1826) kaj Gazette de Lauranne (1804). Por la nomo, oni elektis tiun de la plej prestiĝa franca ĵurnalo dum la IIIa Franca Respubliko.

Ekde 2021, ĝia ĉefredaktorino estas Madeleine von Holzen. Ĝin ĉefe posedas la Fondaĵo Aventinus (99.55%), Le Monde (0.21%), kaj la Societo de Redaktoroj kaj Kunlaborantoj de Le Temps (0.24%).

Hejmpaĝo

[redakti | redakti fonton]