Le devin du village

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le devin du village
drama muzika verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro intermezzo
vdr

Le devin du village ("La divenisto de la vilaĝo") estas unu-akta franclingva opero (intermède) de Jean-Jacques Rousseau, kiu verkis ankaŭ la libreton. Ĝi estis la unua verko en la repertorio de la Académie Royale de Musique kaj la teksto kaj la muziko estis verkita de la sama aŭtoro.[1]

Ĝi estis por la unua fojo premierita la 18an de Oktobro 1752 antaŭ la reĝa kortego en Fontainebleau, kaj por la publiko ludita la 1an de Marto 1753 en la Théâtre du Palais-Royal (rue Saint-Honoré) en Parizo. Al la reĝo Ludoviko la 15-a tio plaĉis tiom ke li proponis al Rousseau porvivan pension. Malespero de liaj amikoj venis kiam Rousseau malakceptis tiun grandan honoron, kio havigis al li famon kiel "la homo kiu malakceptis pension de la reĝo". Li malakceptis ankaŭ kelkajn aliajn profitajn proponojn, foje per bruskeco kiu preskaŭ iĝis teatreca dramo kiu ofendis kelkajn kaj okazigis al li problemojn. Ĉiuokaze, la opero iĝis unu el la plej popularaj tiam kaj havigis al la aŭtoro kaj riĉon kaj famon. La opero estis ludita ankaŭ dum la nupto de la estonta Ludoviko la 16-a kaj Marie Antoinette.

Sceno el Le devin du village (Jean-Michel Moreau, 1753).

Anglalingva traduko de Charles Burney, nome The Cunning Man, estis premierita en Londono en 1762. La verko de Rousseau estis celo de parodio en la kantoteatraĵo Bastien und Bastienne fare de la 12-jaraĝa Mozart.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Colin kaj Colette amas sin unu la alian, kvankam ili suspektas, ke la alia estas malfidinda — ĉe Colin kun la sinjorino de la domego, kaj ĉe Colette kun kortegano. Ĉiu siaflanke serĉas konsilon kaj apogon de la vilaĝa divenisto por plifortigi sian amon. Post serio de seniluziigoj, Colin kaj Colette reamikiĝas kaj feliĉe geedziĝas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pitou 1985, p. 158.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Parfaict, Claude (1767). Dictionnaire des théâtres de Paris. Paris: Rozet. OCLC 491326342. View at césar.
  • Pitou, Spire, The Paris Opéra. An Encyclopedia of Operas, Ballets, Composers, and Performers – Rococo and Romantic, 1715-1815, Greenwood Press, Westport/London, 1985 (ISBN 0-313-24394-8)
  • Robinson, Philip EJ (1992), 'Devin du Village. Le' en The New Grove Dictionary of Opera, eld. Stanley Sadie (London) ISBN 0-333-73432-7