Saltu al enhavo

Le lieu du crime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le lieu du crime
filmo
Originala titolo Le Lieu du crime
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro filma dramo
Kameraado Pascal Marti
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Terzian
Scenaro André Téchiné • Pascal Bonitzer • Olivier Assayas
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Catherine Deneuve • Danielle Darrieux • Wadeck Stanczak • Claire Nebout • Jacques Nolot • Jean Bousquet • Jean-Claude Adelin • Philippe Landoulsi • Victor Lanoux
Produktinta firmao Antenne 2
IMDb
vdr

Le lieu du crime (Krimloko) estas franca drama filmo de 1986, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Danielle Darrieux kaj Catherine Deneuve.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En vilaĝo proksime al Garono, Thomas (Nicolas Giraudi), dektrijaraĝa, loĝas kun sia patrino, Lili (Catherine Deneuve), kaj siaj geavoj (Danielle Darrieux kaj Jean Bousquet). Li estas elpelota de sia lernejo, sed denove ŝia patrino sukcesas ekhavi pardonon el la direktoro Sorbier (Jacques Nolot). Lia patro Maurice plue amas sian eks-edzinon kaj revidas filmojn de iamaj feliĉaj tagoj.

Iam, Thomas, sole biciklinte trafas en izola kabano Martin (Wadeck Stankzac), juna fuĝinto el prizono, kiu petas al li monon per minacoj. Kiam Thomas revenas kunportante iom da mono, li trafas Luc, kolego de Martin multe pli perfortema, kiu klopodas mortigi lin por ke li ne diskonigu ilian ĉeeston. Sed Martin mortigas sian kolegon por savi Thomas, kiu devas teni la sekreton, sed tamen klopodas kunhavi ĝin, sed neniu kredas lin, ĉar li havas reputacion de mitomaniulo. Martin fuĝas al la vilaĝo kaj venas al kafejo de Lili, kiu enamiĝas el li kaj helpas lin trovi dormejon en la hotelo de ŝia amikino Suzanne.

Alice (Claire Nebout), komplico de Luc kaj Martin, venas al tiu, kiu konfesas, ke li devis mortigi Luc. Oni komprenas, ke tiuj marĝenuloj havis amtriopon. Pro amo, Alice, helpas Martin kaŝi la kadavron en tombo de la tombejo. Lili, kiu vidas tiom hazarde, fuĝas sed estas kaptita de Martin kiu murdas ŝin. Antaŭ fari sian solenan komunion, Thomas konfesas ĉion al la pastro Sorbier.

Fuĝinte kun Alice, Martin abandonas ŝin por retrovi Lili, kiu ampasie, decidas forlasi ĉion por foriri kun li. Sed Alice, reveninte kaj kompreninte la aferon, mortigas Martin ĉe Lili, kies amanto li ĵus iĝis. Thomas fuĝanta venas al la aŭto de Alice kaj klopodas starigi rilaton kun tiu nekonatulino kiu povu anstataŭi ŝian patrinon. Sed tiu, malsuprenigas lin kaj memmortigas sin ŝoforante kontraŭ muro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj rolularo

[redakti | redakti fonton]
  • Catherine Deneuve : Aurélie "Lili" Ravenel, patrino de Thomas
  • Victor Lanoux : Maurice Ravenel, patro de Thomas
  • Nicolas Giraudi : Thomas Ravenel
  • Danielle Darrieux : la patrino de Lili
  • Jean Bousquet : la patro de Lili
  • Wadeck Stanczak : Martin, la fuĝanto
  • Jean-Claude Adelin : Luc, la fuĝanto mortigita de Martin
  • Claire Nebout : Alice, la komplico de la fuĝantoj
  • Jacques Nolot : la pastro Sorbier, direktoro de la lernejo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]