Lee Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Carter
Persona informo
Naskiĝo 2-a de junio 1987
en Elizabeth City,Norda Karolino
Religio Unitaria Universalismo vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Demokrata
Profesio
Okupo Informa teknologia specialisto
En TTT Oficiala retejo vd
Ano de la Virginia Domo de Delegitoj de la 50-a Distrikto
Dum 10-a de januaro 2019
Antaŭulo Jackson Miller
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lee J. Carter estas usona politikisto kaj IT-specialisto, kiu naskiĝis en Elizabeth City, Norda Karolino. Je la 7-a de Novembro 2018 li estis elektita al la Virginia Domo de Delegitoj por la 50-a distrikto. Li venkis kontraŭ Jackson Miller, la respublikana doma majoritata estro. Li estas ano de la Demokrata Partio kaj eksa maristo. La Demokrataj Socialistoj de Usono subtenis lin; li estas ano de tiu organizaĵo. Li estas unu el la plej progresemaj politikistoj en Virginio.

Kampanjo por la Virginia Domo de Delegitoj[redakti | redakti fonton]

Carter decidis kandidatiĝi post akcidento en laborejo. Li estis ŝokita per elektro kiam li provis ripari luman sistemon en la somero de 2015 kaj poste li luktis forte por ricevi financan subtenon de la Virginia ŝtato kiam li ne povis labori. Antaŭ ol lia kandidatiĝo, Carter pensis pri si mem kiel "...pli maldektra ol la Demokrata..." sed estis plie inspirita de la 2016 prezidenta kampanjo de Bernie Sanders. Tial li komencis esplori la ideojn de demokrata socialismo.

Lia kampanjo zorgis pri aferoj kiel universala sanzorgado kaj la sistemo doni financan sistemon al politikistoj.

Jackson Miller, la respublikana kontraŭulo kaj tiama posedanto de la delegita pozicio, komencis poŝtan kampanjon kiu komparis Carter al Vladimiro Lenino, Josif Stalin, kaj Mao Zedong. Tiu ago estis konsiderata kiel alarmisma kaj kondamnita per la Demokrata Partio de Virginio. Miller diris ke Carter estis "kontraŭ-labora kandidato" kaj ke liaj ideoj estis tre malpopularaj kaj multekostaj. Carter venkis lin per naŭ procentoj, kaj fariĝis unu de la dek kvin kandidatoj de DSU kiu venkis tiujare.

En oficejo[redakti | redakti fonton]

Carter estis mokitaj ambaŭ de respublikanoj kaj demokratanoj pro sia demokrata socialista ideologio, notinde kiam Carter parolis pri imposta propono kaj sekreta demokrata politikisto Mark Keam montris foton de rikoltilo kaj martelo per la ekrano de komputilo malantaŭ Carter. Keam poste petis pardonpeton pro sia ago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]