Leif Heilberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Leif Heilberg
Persona informo
Naskonomo Leif Hansen
Naskiĝo 11-an de oktobro 1932 (1932-10-11)
Morto 8-an de januaro 2019 (2019-01-08) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoDanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Leif Heilberg - denaske Leif Hansen - estis usona esperantisto kaj profesia fotisto de dana deveno. Dum li perlaboras siajn enspezojn kiel posedanto de fota studio en San-Francisko, Kalifornio, li honorofice ekde la mezo de la 1950-aj jaroj elstaris kiel fotanto de nudisma feriado kaj libertempado, kaj liaj fotoj de nudaj sportantoj kaj ripozantoj, ofte familioj, el vojaĝoj tra norda kaj centra Ameriko, okcidenta kaj orienta Eŭropo, presiĝis en vasta gamo da nudismaj magazinoj de multaj landoj, internacie konigante lian nomon. En 1960 li iĝis membro de la Internacia Naturista Fakgrupo Esperantista — pli poste la Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) — kaj ekredaktis la malgrandan membrobultenon Naturista Vivo, kiu nun estas la oficiala organo de la asocio INOE. De multaj jaroj nun li estas la prezidanto de Internacia Naturista Organizo Esperantista, dum la redaktadon de la bulteno Naturista Vivo transprenis la hungaro Jozefo Nemeth.

Leif Heilberg forpasis la 8-an de Januaro 2019, en sia 86-a jaraĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]