Lembeh-insulo
Aspekto
Lembeh-insulo (indonezie Pulau Lembeh) estas insulo nord-eosten de Sulaveso apud urbo Bitung.[1]
La insulo estas 25 km longa kaj 2 km vasta, apartigita de Sulaveso per malvasta strio de akvo konata kiel Lembeh-markolo. La markolo estas konata pro sia granda denseco de rara kaj unika mara faŭno, interalie endemiaj aŭ raraj specioj de lofioj, polpoj, hipokampoj, kaj nudbrankuloj. Pro tio ĉi, kaj ankaŭ pro milda klimato de la markolo, kie malofte okazas ŝtormoj, ĝi estas populara vizitcelo de aparatplonĝistoj kaj subakvaj fotistoj de tuta la mondo. Sur Lembeh-insulo estas kelkaj resortoj por plonĝistoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lembeh, awesome muck diving. Arkivita el la originalo je 2013-02-15. Alirita 2014-08-25.