Leo Anton Karl de Ball

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Anton Karl de Ball
Persona informo
NomoLeo Anton Karl de Ball
Dato de naskiĝo23-a de novembro 1853
NaskiĝlokoLobberich
Dato de morto12-a de decembro 1916
MortolokoVieno
Aĝo je morto63
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Leo Anton Karl de Ball (naskiĝis la 23-an de novembro 1853 en Lobberich, mortis la 12-an de decembro 1916 en Vieno) estis germana astronomo

Li naskiĝis en Nordrejn-Vestfalio (Germanio), lernis en Bonn kaj Berlino, doktoriĝis en 1877. Li laboris en la observatorio de Seeberg kaj en la privata observatorio Bothkamp (apud Kijlo), tie li malkovris la asteroidon 230 Atamanto, la 3-an de septembro 1882.

Poste li iris en la observatorion de Ougrée, en Seraing (Belgio), kie li analizis la mason de Saturno kaj mezuris paralaksojn kaj observis duopajn stelojn.

De 1891 ĝis sia morto en 1916 li estis direktoro de la observatorio Kuffner en Vieno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]