Leo Funken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Funken
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1900 (1900-01-21)
Morto nekonata (probable iam dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Leo FUNKEN (naskita la 21-an de januaro 1900 en Koblenz-Lützel) estis germana esperantisto kaj asekura reprezentisto.

Jam de 1911, do ekde la aĝo de 11 jaroj, li estis esperantisto. Post la unua mondmilito li estis la prezidanto de Esperanto-grupo en Koblenz, kaj krome estis ano de pluraj progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Leo Funken efektivigis unuafoje "Verdan Libertempon" en 1925 en Bad Ems. Krome li estis kunlaboranto de Esperanto-gazetoj.